SURREXIT DOMINUS VERE

24/10/2011 12:17

 

_SURREXIT DOMINUS!!! Aleluia!!! Surrexit Dominus !!!

_Verum???

_SURREXIT DOMINUS, vere !!!! La Sinjoro revivigis, vere!!

_Virga Maria! Sed mi nur pasis unu aŭ alian tagon sen skribi en la Blog !!!!



Por iu, Kiu pasis unu aŭ alian tagon sen skribi en la Blogo...la temo de ĉi tiu video ne povus esti pli favora “SURREXIT DOMINUS VERE_ “La Sinjoro Revivigis Vere”!!!

“Moteto por la Procesio de la Releviĝo”, SURREXIT DOMINUS VERE estas bela ekzemplo de la vasta muzika verko de Manuel Dias de Oliveira (Manuelo Tagoj de Olivujo) _ muzikisto de la 18ª jarcento, kiu naskiĝis en Minas Gerais sudoriento de Brazilo.

Naskiĝita ĉirkaŭ 1735 en São José Del Rey (Sanktulo Jozefo de la Reĝo), aktuala Tiradente/MG, la muzikisto mortis en 1813, en ĉi tiu sama urbo. De knabo, lia alvokiĝo por la muziko faris rimarki. Kiam la pastro Francisco da Piedade (Francisko de la Pieco)  perceptis ke la mulata junulo Manuel Dias kantis malsamajn voĉojn de la tradicia repertuaro por ĥoro ludita en la preĝejo de Sanktulo Antônio, li invitis Manuel Dias al integri la ĥoro kaj donis lin la ŝancon de studi muzikan teorion kaj arĉpianon.

Laŭ rakontoj de la professoro Rubens Ricciardi, Manuel Dias de Oliveira “estis la ĉefa muzikisto en la Regiono de la Rivero de la Mortoj (Rio das Mortes) en lia tempo kaj li kunvivis, certe, kun diversaj gravuloj de la Conjuração Mineira (Konspiracio el Minas Gerais 1789), kiel la Rezende Costa, la pastroj Toledo kaj Vieira, la kolonelo Alvarenga Peixoto kaj la serĝento-mor Luiz Vaz”. Alia interesa punkto pri la trajektorio de Manuel Dias de Oliveira pri kiu parolas la professoro Ricciardi estas la fakto de Manuel Dias de Oliveira esti la “unua brazilana Muzikisto al ricevi laŭdojn de ĵurnalo”, ĉi tio okazis en 1816, kiam por okazo de la funebro de Dª Maria I el Portugalo, la ĵurnalo “Gazeta do Rio de Janeiro” komentis pri la “rara arto” de Manuel Dias kaj pri sia “bela muziko per kvar ĥoroj”.

Sed la trajektorio de Manuel dias ne finas por tie. Edzigita kun la mulata Anna Hilária kaj havante unu el la filojn muzikiston, Manuel Dias de Oliveira ricevis de la Reĝino Dª. Maria I, la titolon de KAPITANO DE LA KAVALIRECO Al PIEDO: la plej grava omaĝo asignita, en tiu epoko, al iu de malluma haŭto.

Oni ne povas forgesi ke Manuel Dias estis ankaŭ majstro kaj arĉpianisto  en la preĝejo de Sanktulo Antônio, en São José Del Rey. Li ankoraŭ estis subleŭtenanto _ en ĉi tiu sama vila_ kaj, poste, kapitano de la Ordenança de Pé dos Homens Pardos Libertos (Ordoneco el Piedo de la Libertaj Brunaj Viroj), en la malgranda urbo Lage (aktuala Resende Costa). En la frateco de Nossa Senhora das Mercês dos Pretos de São José (Nia Sinjorino de la "Mercês" de la Nigraj el Sanktulo Jozefo) kaj en la frateco de Nossa Senhora da Boa Morte de Barbacena ( Nia Sinjorino de la Bona Morto el Barbacena) li lavoris kiel kopiisto. Li ankaŭ estis  membro de la Fraternidade Ordem Terceira de São Francisco (Frateco de la Tria Ordo el Sanktulo Francisko).

Inter la verko de ĉi tiu majstro de la muziko produktita en Brazilo dum la 18ª jarcento,  elstaras serion de motetos kaj aliajn muzikajn pecojn kiel “Miserere”, “Sankta Sabato de Mateno”, “Magnificat” kaj “Te Deum”.

_Finfine la rakonto estas finita!!!

_Ĉu la rakonto estas finita: SURREXIT DOMINUS VERE!! La Sinjoro revivigis, vere!

  
_(Mi ne kredas ke tiu estus la kazo...)

Ĝis,

ANTIQUE

 

 

* Teksto de la Blogo ANTIQUE-ONLINE en Portugala lingvo tradukita per Mara Max, la aŭtoro

© 2011 Todos os direitos reservados.

Crie um site gratuitoWebnode