“UNU” PECETON DE BRAZILO IÁ, IÁ?

05/12/2011 11:02

 

 

Unu? Tute ne!!! Kvin!!: PRELÚDIO, TOADA, CHORO, CANTIGA DE NINAR kaj BAIÃO - kvin pecetoj de Brazilo kvin etaj brazilaj muzikaĵoj, kiujn kunmetas laKVIN BRAZILAJ MINIATUROJ”, de Edmundo Villani-Côrtes.

Naskiĝinta en la urbo de Juiz de Fora/MG, en 1930, la brazila komponisto Villani-Côrtes montris, ekde knabeco, talenton por muziko. “Komence, li dediĉiĝis intense al la populara muziko ĝis li moviĝis iom post iom al seriozaj formoj,” diris Vasco Mariz¹. Lernanto de la Brazila konservatorio de Muziko (Rio-de-Ĵanejro), Edmundo Villani-Côrtes perfektigis siajn studojn de la piano kun Jozefo Kliass, en San-Paŭlo. En 1954, Villani-Côrtes prezentis sian unuan koncerton por piano kaj orkestro sub la regado de la muzikmajstro Max Gifter. Villani-Côrtes studis komponadon kun famuloj de klasika muziko, kiel Camargo Guarnieri kaj Hans Joachim Koellreutter. Dum la 70-aj jaroj, Villani-Côrtes aliĝis al la orkestro de la malnova TELEVIDO TUPI kaj li respondeciĝis por la seĝo de funkcia muziko ĉe la Akademio Paulista de Muziko. En 1978, li venkis la konkursonNoneto de Munkeno” - fakto, kiu signife influis lian muzikan trajektorion kaj lian aprezon por klasika muziko. Villani-Côrtes ricevis diversajn premiojn. “Plej bonaj de 1989”, estas premio donta de la Asocio Paulista de Kritikistoj de Arto (A.P.C.A.) por la cikloCecília Meireles” - la plej bona klasika komponaĵo por voĉo, kreita en tiu jaro. En 1995, Villani-Côrtes havis alian muzikaĵon premiita per la (A.P.C.A.): “Postais Paulistanos” - la plej bona sinfoniko-koruso. En la 90-aj jaroj, li ankoraŭ laboris kiel majstro en la OrkestroSinfônicade la ŝtato de San-Paŭlo kaj li doktoriĝis. En 2000, lia koncerto por fluto kaj orkestro ludiĝis de la orkestro Convent Garden, en Londono. Honore al la 150-a datreveno de la urbo Juiz de Fora/MG, li komponisTe Deum”.

Por paroli pri la muzika trajektorio de Edmundo Villani-Côrtes ni bezonis tiun ĉi longan alineon, sed por komponi siajnKVIN BRAZILAJN MINIATUROJNli nur bezonis utiligi iometon da sia muzika inteligenteco por mallongaj taktoj, kiujn vi ĝuos en la paĝo de ANTIQUE en YOUTUBE, en la aranĝo por fluto kaj piano/klaviceno - kompletigita por la gambovjolo.

 

 

Ĝis,

ANTIQUE

 

 

* Teksto de la Blogo ANTIQUE-ONLINE en Portugala lingvo tradukita  per Mara Max, la aŭtoro, kaj reviziita per Erin PIATESKI


 

 

© 2011 Todos os direitos reservados.

Crie um site grátisWebnode