ANTIQUE

 

 KIU NI ESTAS?

 

ANTIQUE estas brazila grupo de antikva muziko. Tiu ĉi grupo aperis en 1999 en Leopoldina _eta urbo de la ŝtato Minas Gerais, sudoriento de Brazilo. ANTIQUE estas formita per muzikistoj instrumentistaj kaj kantistaj. La trajektorio de la grupo estas markita por la formado de publiko kaj, por tio, ĝi faras pedagogiajn koncertojn en lernejoj, preĝejoj kaj diversaj aŭditorioj en la urboj de la regiono. La arto de aŭdi estas ĝia celo, konkerita en koncertoj kiuj montras al la publiko aliajn sonorojn _ pli mildaj kaj pli diversaj. En ĝiaj Koncertoj la grupo ANTIQUE invitas la publikon al vojaĝi tra diversaj epokoj kaj lokoj.

 

 

GEMEMBROJ:

Adriano Tavares

Denise Maximiano

Ereny Sales

José Gabriel Barbosa

Mara Coelho Maximiano (Mara Max)

Róbson Félix


 

  

MUZIKINSTRUMENTOJ:

 

   Akordiono          Klaviceno        Bekflutoj

 

    

Elektra Piano       Akordino           Gambovjolo

  (ok basoj)

 

                   

       Drata Gitaro             Gitaro         Baroka  Violono

 

 

PROVLUDA SALONO

 

 

En tiu ĉi ĉarma salono la muzika grupo ANTIQUE semajne provludas.

 

           

                   


 Alia loko, kie ANTIQUE foje provludas estas la

"Espaço Porão" (Kela Spaco)

 

En tiu ĉi loko (kela Spaco) ni ank faras monatan debaton pri diversaj aferoj.

 

 

BONVENON AL LEOPODINA, NIA ETA URBO....

 

 

      "Monteto de la kruco" (Morro do Cruzeiro)

 

Leopoldina estas eta kaj pitoreska urbo de la ŝtato Minas Gerais, sudoriento de Brazilo. Fondita en 1854, la urbo havas kvin distriktojn (Abaiba, Providência, Piacatuba, Ribeiro Junqueira kaj Tebas) kaj proksimume 51 136 loĝantajn en 2010. La nomo de la urbo estas bela omaĝo al princino Leopoldina de Bragança kaj Burbon, filino de Pedro II _ imperiestro de Brazilo.

 

Dum la ciklo de kafo  en Brazilo (XIX centjaro), Leopoldina estis grava urbo de la regiono. Post la financa krizo de 1929, kiu malhelpis  la ekonomion en tuta mondo, Leopoldina ne sukcesiĝis en reakiri la saman ekonomikan pozicion. Nuntempe la urbo  elstariĝis per siaj laktaj produktoj, rizo kaj aliaj investaĵo en la tria sektoro.

 

GIMNAZIO EL LEOPOLDINA

(GINÁSIO LEOPOLDINENSE)

 

Tiu ĉi sublima konstruaĵo, kiu beligi nia urbo _Leopoldina_, estas lernejo, kie studis la grava verkisto de portugala lingvo Miguel Torga. Fundita en 1906, la Gimnazio el Leopoldina estis referenca lernejo en la regiono. En 1910 profesoro Botelho Reis estis nomumita direktoro. Dum 15 jaroj, li tre bone laboris por plibonigi la instruadon en Leopoldina kaj fari el Gimnazio centron de edukadon.

 

 

KATEDRALO DE SANKTA SEBASTIONO

 

La Katedralo de Sankta Sebastiono estas la sidejo de la diocezo el Leopoldina. La paroĥo el Sankta Sebastiono estis kreita en la 27ª de aprilo, 1854. En la XX centjaro la malnova preĝejo estis detruita . Nova projekto estis kreita por Ormeu Botelho Junqueira. La konstruaĵon  de la Katedralo, kiun oni vidas en tiu ĉi fotografaĵo finiĝis en 1965.

 

BRAZILA INDIĜENA MUZIKO

 

DANCO EL PURIS
 

 

DANCO EL PURIS _ “Tanze der Puris” estas brazila indiĝena muziko kolektita por Spix kaj Martius en la ŝtato Minas Gerais, sudoriento de Brazilo, dum la unua kvarono de la XIX centjaro. En tiu ĉi video farita en julio 2011, la antikva muzika grupo ANTIQUE ludas la instrumentistan version de la “DANCO EL PURIS”_ muziko, kiu havas tri diversajn temojn.

 

*PURIS estis indiĝenoj, kiu vivis en la brazilanaj ŝtatoj Minas Gerais, São Paulo kaj Espirito Santo.

 

 

 

IOMETO PRI BAZILO?

 

 

En tiu ĉi video farita en 2011, en la sidejo de la brazila muzika grupo ANTIQUE, la muzikistoj ludas « CINCO MINIATURAS BRASILEIRAS (Kvin Etan Brazilan Muzikaĵon- Kvin Brazilan Miniaturon)_ PARTO 3_ CHORO, de Edmundo Villani-Côrtes . Aliaj Muzikaĵoj, kiuj kunmetas la “CINCO MINIATURAS BRASILEIRAS” estas: Prelúdio, Toada, Cantiga de Ninar e Baião.

 

Por scii pli pri la muzika grupo ANTIQUE vizitu ankaŭ nian

Blogon kaj nian paĝon en Youtube.

 

 



 

 

© 2011 Todos os direitos reservados.

Crie um site grátisWebnode