BLOGO

 
Saluton Karaj amikoj kaj legantoj

 

                                             Bonvenon al nia blogo !!!

 

 

En tiu ĉi paĝo ni parolas pri Antikva Muziko. Ni ankaŭ volas partigi kun vi iometon pri nia muziklaboro.

 

Ĉu vi volas helpi nian blogon? Vi povas traduki tekstojn de tiu blogo de portugala lingvo al esperanto aŭ vi povas ankaŭ sendi al ni viajn tekstojn pri artoj, antikva muziko (frua muziko) kaj klasika muziko. Nia retpoŝt-adreso estas: grupoantiqueonline@gmail.com
 

BLOGO ANTIQUE-ONLINE

22/06/2012 13:07

ANTIQUE EN FACEBOOK aŭ FACEBOOK EN ANTIQUE??

 

_ Ĉu an eblo ekskludas la alia?

 

Nuntempe, interreto estas ĉio! Kiu ne konektas al interreto ĉiutage, verŝajne vivos en alia mondo. La virtuala spaco estas realo kaj emas fariĝi kiel aŭ pli reala ol la reala mondo. Konektita al teknologio, ANTIQUE markas lian ĉeeston en la reto.

 

Se oni povis interagi kun Facebook iloj en nia retejo, nun, ANTIQUE laŭvorte falis en interreto kaj havas paĝon en la ĉefa socia loko: Facebook! Nun legantoj povas sekvi ANTIQUE, ĉi tie sur la retejo aŭ akompani la aktivecoj de la grupo en Facebook.

 

 Kun la "servo AddThis" _ kiu proponas 322 manierojn por partopreni paĝojn en interreto_ ANTIQUE legantoj povis jam partopreni, en diversaj formoj, paĝojn de la retejo. Nun la interŝanĝo estas pli granda ĉar ANTIQUE havas paĝon en Facebook kiu, ankaŭ  aperas en la interreta reto el ANTIQUE . Alirante, en nia retejo, la nova paĝo titolita ANTIQUE en FACEBOOK, vi povos kontroli la grupo aktivecoj en ĉi tiu socia reto. ANTIQUE fanoj havas, eĉ la sub-paĝo titolita “ Skribi en Facebook” kiu, permesas ilin por konekti al siaj rakontoj kaj lasi komentojn kiuj ankaŭ aperas en la sama sub-paĝo de la retejo.

 

Tia partopreni, oni povus imagi? Kiel la poeto Cassiano Ricardo (1895-1974), "Kial pensi, imagi / La maŝino faros por ni / ho maŝino, preĝu por ni."

 

Do kial perdi tempon?!? Prenu siajn maŝinojn por konekti al Interreto kaj ĝui en la ANTIQUE propra retejo, nia paĝo de Facebook! En ĉi ciber mondo, la interreto estas tudo_ aŭ preskaŭ ...

 

Memoru ankaŭ, afiŝi sur la nova Forumo: "La Instruado de Muziko en brazila Lernejoj." La partopreno riĉigas la debato kaj ĉi tiu definitive la maŝino ne povas fari por ni.

 

La maŝino estos la homa brako, ne la menso de la mondo!

 

Ĝis

 

 

ANTIQUE

 

* Teksto de la Blogo ANTIQUE-ONLINE en Portugala lingvo  tradukita per Mara Max, la auxtoro

 

 

08/06/2012 23:36

LECIONOJ EN PIANOFORTE

(ANTIQUE:  Didaktika Musika Serio nº1)

 

  _Bonvolu la metodojn de piano por nia unua klaso: 

 

  _ Eta Libro el Anna Magdalena Bach, minueto kaj musette; post du aŭ tri inventaĵoj, preludoj kaj fugoj tre harditaj. Knabo! Lerteco estas ĉio! Alportu al mi iom volumoj el Czerny! Por la unuaj musikaj notoj, la mikrokosmo de Bartok. Jen iom Mozart! Alia jaro aŭ du, vi fariĝis Chopin, Beethoven kaj Rachmaninoff, kiu scias! Sed nun Solfeggietto, por memori Carl Phillip Emanuel Bach! 

 

  _E Kiam mi estos Carlos Gomes, Lorenzo Fernandez, Ernesto Nazareth, Claudio Santoro kaj Villa-Lobos?   

 

_Ĉu vi preferas la brazilajn komponistojn aŭ fremdaj komponistojn? Se tiel, la komenco de viaj studoj estos alian puton, sciu! Ĝi komencas kun METODO DE PIANOFORTE, el brazila pastro kaj mulato konata kiel José Mauricio, familinomo, Nunes Garcia. Mi kredas ke li estas natura de Rio de Janeiro kaj vivis en pasintaj jarcentoj, 1767-1830, ŝajnas al mi ... Se li mortis de "morto mortis" aŭ estis de abomeno, neniu scias .... Ili diras ke José Murício estis kapela mastro kaj servis D. Johano VI, kiam Rio ankoraŭ estis la Brazila  Lisbono. Kiom dekadenco! Reĝo forkuris rapide! Portugalio forlasis al tineoj, aŭ pli ĝuste al Napoleão_ iom pli ofenda! Sed la METODO de PIANOFORTE, estis tre bone planis! Fine, krom esti komponisto, orgenisto, dirigento kaj patro de kvin infanoj, li ankaŭ instruis libera piano kurso por la malriĉuloj, hejme. Kun tia dediĉo kaj stipendion en konversacio, lia METODO DE PIANOFORTE fariĝis vera dialogo kun la grandaj verkoj de pasintaj majstroj. Se vi alfrontas kun la memoro de la malfermo de la barbiro de Sevilo (lição5/II) aŭ vi surprizas kun la temo de Simfonio N-ro 94 Haydn (leciono 7/II) tio ne estos nura ŝanco! Estis ĝuste de fragmentoj de pluraj verkoj, kiuj José Mauricio skribis didaktike lia METODO DE PIANOFORTE, dividita en du partoj, ĉiu enhavanta 12 lecionoj. 

 

Fine, ekzistas ankaŭ ses fantazioj. Oni konkludis ke en strekante la metodo sinsekve, la lernanto atingis antaŭita grado!   Ĉu vi fariĝos  Carlos Gomes, Lorenzo Fernandez, Ernesto Nazareth, Claudio Santoro kaj Villa-Lobos, nur Dio scias!

 

….Sed mia lernanto vi ne estos pli, ĉar mi instruas nur fremda pianisto! 

 

      Al ĉiuj muzika amantoj, sendepende de nacieco,  

 

     Ĝis, el ANTIQUE   

 

     kun Leciono 12 / I de Patro José Maurício Nunes Garcia_ Método de Pianoforte

 

 

 

 

*En tiu teksto, estas ankaŭ la sekvaj “links” al ANTIQUE_ Didaktika Musika Serio:

 

_Minueto nº 2, Sol Maior, O Pequeno Livro de Anna Magdalena Bach

_Musette, Ré Maior, O Pequeno Livro de Anna Magdalena Bach

_ Solfeggietto, Carl Phillip Emanuel Bach

_ Prelúdio nº 21, Si Bemol Maior, O Cravo Bem Temperado, Vol II, Bach

_Carl Czerny (Barrozo Netto), Opus 162, nº1 e nº 5

 

 

* Teksto de la Blogo ANTIQUE-ONLINE en Portugala lingvo trudukita per Mara Max, la aŭtoro
 
07/06/2012 23:38

ANTIQUE: DIDAKTIKA MUSIKA SERIO

 

 

Karaj legantoj kaj aŭskultantoj de ANTIQUE, post iu tempo sen afisxi, la revenas ANTIQUE alportas signifan kontribuon al muzikaj studentoj, speciale por tiuj de la komencaj jaroj. Paralela al Aŭskulta ARTO 2012_ projekto aprobita de la Ŝtata Leĝo de Kultura Stimulo / MG Kiu, ankoraŭ atendas sponsoradon_ ANTIQUE plibonigas vian interŝanĝan spacon kaj lanĉas la "ANTIQUE:  Didaktika Musika Serio" aŭ "Didaktika Projekto." Kun ĉi tiu nova projekto, la grupo celas krei virtualan spacon desegnita por instruistoj, studentoj kaj amantoj de klasika muziko ĝenerale kaj brazila komponaĵoj.


Kun la videos studentoj povas venki sin. Tiuj videoj prezentita kiel suplementa nemalhavebla materialo en siaj studoj, povas havigos pli grandan scion kaj komprenon de la universa instrumenta kaj ĥora muziko .Veki la sensojn por la ĝuado de muziko, metis studentoj en kontakto kun la audio-vidaj pecoj esti studita, ĝi konstituas la unuan paŝon por instigi nian studentoojn en pli aventuremaj ekskursoj per periodoj de muzika historio.


Kun ĉi tiu nova projekto, Antique ne nur plifortigas sian sindevontigon por la Artoj, kiel solidigita fundamenta partnereco kun la Ŝtata Konservatorio de Muziko "Lia Salgado" kaj aliaj polusoj de Muziko & Artoj.Sekvante la linio de la BLOG antikva, la videos prezentita estas fundamentita en tekstoj, kiuj invitas nin pensi kaj, ĉefe, interagi kun la subjekto. Simple alklaku la titolpaĝon  por malfermas tekston_  aldonu, legu komentojn, ĝuu kaj dividu la paĝon en grandaj sociaj retoj. En la unua teksto titolita Lecionoj en Piano, vi lernos pli pri la metodo el piano el pastro JOSÉ MURÍCIO NUNES GARCIA kaj mallonga resumo de la muzikaj komponaĵoj uzitaj en niaj kursoj.

 

Legantoj kaj aŭskultantoj Antikvo   

 

                   Nia brakumo kaj ....

 

                                   Ĝis la venonta posteno! 

 

 

* Teksto de la Blogo ANTIQUE-ONLINE en Portugala lingvo tradukita per Mara Max, la aŭtoro

 
07/04/2012 11:48

KONVERSACIO PRI INDIĜENO ?

konversacio kaj Muziko_ laŭvorte! Ambaŭ tie ĉi en la retejo Antique! Ĉu vi parolas Tupi,la generala lingvo, aŭ la denaska lingvo de artistoj kaj erudiciuloj kiel Rugendas, Debret, Spix kaj Martius ? Tio ne gravas !!!!



La respondeco por provoki tiun dialogon  pri indiĝenoj estas la studento José Gabriel C. V. Barbosa_ membro de la mukika grupo ANTIQUE. En pitoreska artikolo titolita "Tero el indiĝenoj," li parolas pri la ĉeeston de Puri en nia regiono (Leopoldina / Minas Gerais- Brazilo). La rakontiĝo kaj  la batalo inter koloniantoj kaj indiĝenoj de la lando estas ilustrita per  historiistoj, verkistoj, poetoj kaj vojaĝantoj kiel Barroso, Jr, Francisko de Paula Ferreira de Rezende, Augusto dos Anjos kaj Guido Marlière Thomas (Direktoro de la  indiĝenoj el rivero Kolombo en 1813). La kontribuoj de artistoj kaj naturalistoj kiel Spix kaj Martius kiuj vizitis tie regiono estas ankaŭ rakontita en la teksto de José Gabriel _  en nia ARTIKOLOJ sekcio (em potugala lingvo).


Finita la konversacio, estas tempo por muziko kaj denaskaj muzikoj! "DANCA EL PURIS" _ "Tänze der Puris" _, temo de nia sekva vídeo. Tiu video konsistas de indiĝena melodioj kolektitaj por Spix kaj Martius en vojaĝo tra BRAZILO. Danco el Puris havas tri malsamaj temoj: "malkontinuaj kun Amo" ,Keuchend" kaj "Mit Leidenschaft Stiller"


Antaŭ ni fermas la post, ni ŝatus danki José Gabriel partopreno. Eble li prenas oficejo kaj fariĝas kiel la "lando de indianoj" en la unua artikolo de serio?


Por aliaj legantoj interesiĝas em dividi liajn konojn, memoru ke Sekcio ARTIKOLOJ (subpage de nia blog) estas malfermita al kontribuojn. La fokuso estas ARTO_ en ĉiuj manifestadoj _ aŭ plurajn temojn en kiuj la subjekto artoj aperas.





Ĝis


ANTIQUE


 

* Teksto de la Blogo ANTIQUE-ONLINE en Portugala lingvo tradukita per Mara Max, la aŭtoro

 
05/12/2011 11:02

“UNU” PECETON DE BRAZILO IÁ, IÁ?

 

 

Unu? Tute ne!!! Kvin!!: PRELÚDIO, TOADA, CHORO, CANTIGA DE NINAR kaj BAIÃO - kvin pecetoj de Brazilo kvin etaj brazilaj muzikaĵoj, kiujn kunmetas laKVIN BRAZILAJ MINIATUROJ”, de Edmundo Villani-Côrtes.

Naskiĝinta en la urbo de Juiz de Fora/MG, en 1930, la brazila komponisto Villani-Côrtes montris, ekde knabeco, talenton por muziko. “Komence, li dediĉiĝis intense al la populara muziko ĝis li moviĝis iom post iom al seriozaj formoj,” diris Vasco Mariz¹. Lernanto de la Brazila konservatorio de Muziko (Rio-de-Ĵanejro), Edmundo Villani-Côrtes perfektigis siajn studojn de la piano kun Jozefo Kliass, en San-Paŭlo. En 1954, Villani-Côrtes prezentis sian unuan koncerton por piano kaj orkestro sub la regado de la muzikmajstro Max Gifter. Villani-Côrtes studis komponadon kun famuloj de klasika muziko, kiel Camargo Guarnieri kaj Hans Joachim Koellreutter. Dum la 70-aj jaroj, Villani-Côrtes aliĝis al la orkestro de la malnova TELEVIDO TUPI kaj li respondeciĝis por la seĝo de funkcia muziko ĉe la Akademio Paulista de Muziko. En 1978, li venkis la konkursonNoneto de Munkeno” - fakto, kiu signife influis lian muzikan trajektorion kaj lian aprezon por klasika muziko. Villani-Côrtes ricevis diversajn premiojn. “Plej bonaj de 1989”, estas premio donta de la Asocio Paulista de Kritikistoj de Arto (A.P.C.A.) por la cikloCecília Meireles” - la plej bona klasika komponaĵo por voĉo, kreita en tiu jaro. En 1995, Villani-Côrtes havis alian muzikaĵon premiita per la (A.P.C.A.): “Postais Paulistanos” - la plej bona sinfoniko-koruso. En la 90-aj jaroj, li ankoraŭ laboris kiel majstro en la OrkestroSinfônicade la ŝtato de San-Paŭlo kaj li doktoriĝis. En 2000, lia koncerto por fluto kaj orkestro ludiĝis de la orkestro Convent Garden, en Londono. Honore al la 150-a datreveno de la urbo Juiz de Fora/MG, li komponisTe Deum”.

Por paroli pri la muzika trajektorio de Edmundo Villani-Côrtes ni bezonis tiun ĉi longan alineon, sed por komponi siajnKVIN BRAZILAJN MINIATUROJNli nur bezonis utiligi iometon da sia muzika inteligenteco por mallongaj taktoj, kiujn vi ĝuos en la paĝo de ANTIQUE en YOUTUBE, en la aranĝo por fluto kaj piano/klaviceno - kompletigita por la gambovjolo.

 

 

Ĝis,

ANTIQUE

 

 

* Teksto de la Blogo ANTIQUE-ONLINE en Portugala lingvo tradukita  per Mara Max, la aŭtoro, kaj reviziita per Erin PIATESKI


 

 

07/11/2011 11:49

LA TEMPO DE LA FESTIVALOJ

 

Amaso, kiu aglomeras! Blanka kaj nigra Flashback: bonvenon al tempo de festivaloj! De kanto aŭ de Vintro? Ne gravas!! Ambaŭ estas bonaj festivaloj! Mi memoras ilin!! Kia belaj festivaloj tiuj prezentita per la malnova Brazilana televidilo EXCELSIOR kaj la malnova brazilana televidilo RECORD! La tempo kuras! Unu jarcento jam foriris !_duona jarcento, prave! La jaro estas 1971. Ĉu vi konas la muziko, kiu venkis la festivalon?Jes! “Kyrie”_De Paulinho Soares kaj Marcelo Silva, interpretita per Evinha. Tiu ĉi muziko recevis la una premio en la 6ª Internacia Festivalo de la Kanto!

 

Kio faras tiu ĉi muziko de la XXª jarcento_ “Kyrie”_ en tiu ĉi blogo de antika muziko?

 

_Mi respondas: Ĉu vi volas iom pli malnova ol “Kyrie”?_ La “KYRIE DE LA MESO BREVIS” de la Renesanca Komponisto Giovanni Pierluigi Palestrina (1525-1594)?



_“Sinjoro, piecon”, mi petas!



Contraponto al kvar voĉoj, la “Kyrie” (Meso Brevis) de Palestrina (temo de nia proksima video) estas ekzemplo de muzika kompozicio kantita en la liturgio de la Katolika eklezio. La “Ordo Missae” en tiu tempo _finoj de la Mezepoko kaj komenco de la Renesanco, dividis la muzikajn kompoziciojn de la meso en du partoj: unu kun fiksaj muzikaj sekcioj kaj alia kun malfiksaj (movaj) muzikaj sekcioj. Kyrie, Gloro, Kredo, Sanctus kaj Agnus Dei estis parto de la fiksa sekcio.

Al komenco, la muzikoj ankoraŭ estis kantitaj en unu voĉo per ĉiuj personoj de la asembleo. Sed, kiam la plurivoĉoj aperis, la kompozicioj akiris plej grandan komplekson kaj, pro tio, ili estis kantita por profesiaj muzikistoj...


Sed la publiko ne perdis lian brilon kaj gravecon! Se la publiko ne ekzistus, la arto ankaŭ ne ekzistus. Kiel Julio estas la monato de la festivaloj en Brazilo, ni invitas vin al regardi KYRIE_ muziko de la Renesanca Komponisto Giovanni Pierluigi Palestrina (1525-1594)_  kantita per la muzika grupo ANTIQUE dum la “5ª  Gastronomia Festivalo el Piacatuba (Leopoldina/MG)”.


Ĝis baldo!


ANTIQUE

 

* Teksto de la Blogo ANTIQUE-ONLINE en portugala lingvo adaptita kaj tradukita per Mara Max, la auxtoro

 

24/10/2011 12:17

SURREXIT DOMINUS VERE

 

_SURREXIT DOMINUS!!! Aleluia!!! Surrexit Dominus !!!

_Verum???

_SURREXIT DOMINUS, vere !!!! La Sinjoro revivigis, vere!!

_Virga Maria! Sed mi nur pasis unu aŭ alian tagon sen skribi en la Blog !!!!



Por iu, Kiu pasis unu aŭ alian tagon sen skribi en la Blogo...la temo de ĉi tiu video ne povus esti pli favora “SURREXIT DOMINUS VERE_ “La Sinjoro Revivigis Vere”!!!

“Moteto por la Procesio de la Releviĝo”, SURREXIT DOMINUS VERE estas bela ekzemplo de la vasta muzika verko de Manuel Dias de Oliveira (Manuelo Tagoj de Olivujo) _ muzikisto de la 18ª jarcento, kiu naskiĝis en Minas Gerais sudoriento de Brazilo.

Naskiĝita ĉirkaŭ 1735 en São José Del Rey (Sanktulo Jozefo de la Reĝo), aktuala Tiradente/MG, la muzikisto mortis en 1813, en ĉi tiu sama urbo. De knabo, lia alvokiĝo por la muziko faris rimarki. Kiam la pastro Francisco da Piedade (Francisko de la Pieco)  perceptis ke la mulata junulo Manuel Dias kantis malsamajn voĉojn de la tradicia repertuaro por ĥoro ludita en la preĝejo de Sanktulo Antônio, li invitis Manuel Dias al integri la ĥoro kaj donis lin la ŝancon de studi muzikan teorion kaj arĉpianon.

Laŭ rakontoj de la professoro Rubens Ricciardi, Manuel Dias de Oliveira “estis la ĉefa muzikisto en la Regiono de la Rivero de la Mortoj (Rio das Mortes) en lia tempo kaj li kunvivis, certe, kun diversaj gravuloj de la Conjuração Mineira (Konspiracio el Minas Gerais 1789), kiel la Rezende Costa, la pastroj Toledo kaj Vieira, la kolonelo Alvarenga Peixoto kaj la serĝento-mor Luiz Vaz”. Alia interesa punkto pri la trajektorio de Manuel Dias de Oliveira pri kiu parolas la professoro Ricciardi estas la fakto de Manuel Dias de Oliveira esti la “unua brazilana Muzikisto al ricevi laŭdojn de ĵurnalo”, ĉi tio okazis en 1816, kiam por okazo de la funebro de Dª Maria I el Portugalo, la ĵurnalo “Gazeta do Rio de Janeiro” komentis pri la “rara arto” de Manuel Dias kaj pri sia “bela muziko per kvar ĥoroj”.

Sed la trajektorio de Manuel dias ne finas por tie. Edzigita kun la mulata Anna Hilária kaj havante unu el la filojn muzikiston, Manuel Dias de Oliveira ricevis de la Reĝino Dª. Maria I, la titolon de KAPITANO DE LA KAVALIRECO Al PIEDO: la plej grava omaĝo asignita, en tiu epoko, al iu de malluma haŭto.

Oni ne povas forgesi ke Manuel Dias estis ankaŭ majstro kaj arĉpianisto  en la preĝejo de Sanktulo Antônio, en São José Del Rey. Li ankoraŭ estis subleŭtenanto _ en ĉi tiu sama vila_ kaj, poste, kapitano de la Ordenança de Pé dos Homens Pardos Libertos (Ordoneco el Piedo de la Libertaj Brunaj Viroj), en la malgranda urbo Lage (aktuala Resende Costa). En la frateco de Nossa Senhora das Mercês dos Pretos de São José (Nia Sinjorino de la "Mercês" de la Nigraj el Sanktulo Jozefo) kaj en la frateco de Nossa Senhora da Boa Morte de Barbacena ( Nia Sinjorino de la Bona Morto el Barbacena) li lavoris kiel kopiisto. Li ankaŭ estis  membro de la Fraternidade Ordem Terceira de São Francisco (Frateco de la Tria Ordo el Sanktulo Francisko).

Inter la verko de ĉi tiu majstro de la muziko produktita en Brazilo dum la 18ª jarcento,  elstaras serion de motetos kaj aliajn muzikajn pecojn kiel “Miserere”, “Sankta Sabato de Mateno”, “Magnificat” kaj “Te Deum”.

_Finfine la rakonto estas finita!!!

_Ĉu la rakonto estas finita: SURREXIT DOMINUS VERE!! La Sinjoro revivigis, vere!

  
_(Mi ne kredas ke tiu estus la kazo...)

Ĝis,

ANTIQUE

 

 

* Teksto de la Blogo ANTIQUE-ONLINE en Portugala lingvo tradukita per Mara Max, la aŭtoro

13/10/2011 11:32

SALTARELLO KUN LA MUZIKA GRUPO ANTIQUE

 

Karaj legantoj, Attitude (Teniĝo)!!

 

Pas-de-deux!! Pas de bourrée!! Ce n’est Pas de Ballet! Tiu ĉi ne estas baleto sed estas danco_  tre salta danco. Popola en Italio dum la Mezepoko kaj Renesanco, Saltarello estas temo de tiu ĉi video.


Saltarello estas danco kaj muzika stilo, kiu aperis en Italio dum la XIII centjaro. Sed en la historio de la danco oni ne trovas nur movojn kaj saltojn. Sen dubo la Mezepoko estis malfacilaj tempoj por la danco. En tiu ĉi periodo de la historio la Eklezio havis multajn influon en la malnova Europo. Ĉar la danco estis tre utiligita en paganan riton, la danco havis en Eklezio severan opozicion.

 

Feliĉe la paganaj dancoj postvivis kaj nun ni povas vidi kaj aŭdi Saltarellon kun la muzika grupo ANTIQUE.

 

Ĝis,

 

ANTIQUE

 

* Teksto de la Blogo ANTIQUE-ONLINE en portugala lingvo adaptita kaj tradukita per Mara Max, la aŭtoro.

KOMENTARIOJ

 

  

 

                                     ANTIQUE

 

                      

 

Lasu tie ĉi aŭ en la paĝo Comentários vian  mesaĝon al ANTIQUE...

 

© 2011 Todos os direitos reservados.

Crie um site gratuitoWebnode